Abstrakta
1. Pritraktanta nur purajn ecojn, ne realaĵojn:
Tio estas nur abstrakta ideo pri la afero.
2. Esprimanta econ, estmanieron (se paroli pri substantivo):
"Kuraĝo", "beleco" estas abstraktaj vortoj.
3. Celanta ne la pli-malpli ĝustan prezentadon de la realaĵo, sed nur la ludan kombinon de formoj, koloroj kaj simile:
Ni vidis multajn abstraktajn pentraĵojn en la muzeo.
4. Ne havanta kontakton kun la realaĵoj, nepraktika:
Nia diskutado estis abstrakta kaj teoria.
Ili tro abstrakte pritraktas la demandojn.
wersja strony: 1, ostatnia edycja: 12 Apr 2009 12:33