Akcepti

1. Konsenti ricevi ion, kion iu donas aux proponas:

Sxi ne akceptis lian monon.
Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.
Mi malakceptis la rekompencon.

2. Lasi eniri en sian domon, hejmon kaj simile:

Mi ne akceptos tiun krimulon!
La avino akceptadas nian familion cxiun dimancxon.

3. Tiel aux tiel konduti kontraux invitito, gasto kaj simile:

Ili tre gastame akceptis nin.
Oni akceptas laux vizagxo, oni forlasas laux sagxo.
Vi povas turni vin al la virino, kiu sidas cxe akceptejo kaj ricevi bezonatajn informojn.

4. Konsenti pri io, aprobe allasi:

Bedauxrinde oni ne akceptis mian proponon.
La decidoj jam estas akceptitaj.
Mi esperas je akcepto de la projekto.
Viaj kondicxoj sxajnas esti akcepteblaj.

5. Esti trafita de ago, kiu modifas la staton de la trafitajxo aux donas al gxi ian econ:

Tiu regulo akceptas multajn esceptojn.

Podobne strony

Podobne StronyKrokodiliKabeiAtingiReprezentiProdigiOkupiKvereliKoleriAtakiRidiReviImagiToleriSorbiFosiKrediGlitiFluiEdukiPrediki
strona 1 z 3123następna »
-i
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License