Akompani

1. Esti aux iri kun iu:

Li akompanis sian koramikinon gxis sxia domo.
Sukceso cxiam vin akompanadu!
La prezidento venis kun granda akompanantaro.
Atendu iomete, mi elakompanos miajn amikojn (gxis la elirejo de la domo).

2. Aldonigxi al io, okazi samtempe kaj ofte interligite kun io:

La filantropio ne cxiam akompanas la ricxecon.

3. Subteni, ludante aux kantante samtempe akcesoran parton:

Mi akompanas la kantiston per la piano.
Sxi kantas kun la akompano de gitaro.
Li estas akompananto de la fama pianisto.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License