Atingi

1. Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan, ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion:

Post kelkaj horoj ni atingos la urbon.
Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
La hundoj kuratingis la ŝteliston.
La urbeto estas malfacile atingebla.

2. Okupi spacon ĝis la limo, etendiĝi ĝis iu loko aŭ tempo:

La arbaro atingas ĝis la lago.

3. Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan:

Afabla vorto pli atingas ol forto.
Li povas fieri pri siaj atingoj en tiu kampo.
Ne ĉiuj scias pri utilo kaj atingebleco de Esperanto.

4. Sukcesi fari, ke io okazu:

Vi ne sukcesos atingi, ke ŝi enamiĝu al vi!

Podobne strony

Podobne StronyKrokodiliKabeiReprezentiProdigiOkupiKvereliKoleriAtakiRidiReviImagiToleriSorbiFosiKrediGlitiFluiEdukiPredikiKomandi
strona 1 z 3123następna »
-i
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License