Auxtoritato
1. Psika povo, influo, bazita sur la respekto, kiun iu akiris per fidindaj
ecoj, sagxo, virtoj kaj tiel plu:
Pro sia kompetenteco li havas grandan auxtoritaton super siaj kolegoj.
Nur tre auxtoritata institucio povos prezenti por ni garantion.
Mia patro tiutempe estis la plej granda auxtoritatulo en fako de historio.
Tiuj personoj havas nenian auxtoritatecon por mi.
2. Povo, rajtigita postuli obeadon:
Kreinte la fundamenton de Esperanto, Zamenhof deprenis de si tutan
auxtoritaton.
Nenion povas fari nia senauxtoritata registaro.
3. Tiuj, kiuj disponas auxtoritaton:
La universitataj auxtoritatoj kontrauxas la reformon.
wersja strony: 1, ostatnia edycja: 12 Apr 2009 12:47