Balai

1. Forsxovi (polvon, malpurajxon kaj simile) per speciala ilo, konsistanta
el fasko da vergetoj aux haregoj:

Mi balais la mortintajn foliojn.
Se cxiu balaos antaux sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
Balaajxon el korto eksteren ne elportu.

2. Purigi per tia ilo:

Balau vian cxambron.
La stratoj estis balaitaj.
Nova balailo bone balaas.
Metu tiujn pecojn de rompita vazo en la balaajxujon.
Balaistoj ne multe enspezas en nia lando.

3. Dispusxi, perforte forigi:

La venkinta partio balais siajn kontrauxantojn.
La vento forbalais la nubojn kaj la cxielo denove igxis bela.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License