Dorloti
Agi kun iu tro kareseme kaj tro indulge:
Mi amas miajn infanojn, sed ne dorlotas ilin.
Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.
Vi estas sola kaj pro tio dorlotata infano en la familio.
Dorlotoj de gepatroj faris sxin malforta.
Estis multaj malfacilajxoj, sed eble pro tio mi ne dorlotigxis.
Ili eldorlotis siajn infanojn acxetante cxiajn ludilojn.
Estis malfacile amikigxi kun tiu eldorlotita knabino.
wersja strony: 1, ostatnia edycja: 12 Apr 2009 12:30