Ebria
1. Trinkinta tiom da alkoholajxoj, ke la cerbo kaj muskoloj ne plu normale
funkcias:
Sxia edzo denove revenis hejmen ebria.
Li saltas gracie, kiel urso ebria.
Vera opinio montrigxas en ebrio.
Ebrieco pasas post dormo, malsagxeco neniam.
Ne miksu ebriigajxojn!
Ili ebriigxis antaux noktomezo.
Por ebriulo ne ekzistas dangxero.
Mi versxis akvon sur lin por ke li malebriigxu.
2. Konfuzata de pasio aux granda emocio:
Ni cxiuj estis ebriaj de felicxo.
Sukceso ebriigis lin.
Podobne strony
Podobne Strony
wersja strony: 0, ostatnia edycja: 25 Jan 2008 09:00