Egala

1. Tute simila, neniel diferencigebla de alia:

Nin cxiujn atendas egala sorto.
Nomo egala, sed esenco mala.
La morto ne distingas, cxiujn egale atingas.
Cxu vere estas egaleco de cxiuj civitanoj antaux la legxo?

2. Havanta unu econ (grandon, dimension, kvanton kaj simile) ne
diferencigeblan de la eco de komparatajxo:

Tiu fortulo havas neniun egalan al si.
Ne cxiuj havas egalan felicxon.
Kiam nokto vualas, cxiuj koloroj egalas.
Mi ne estas tia kiel li, kial vi egaligas min kun li?
Ni havis neegalajn sxancojn.

3. Prezentanta partojn ne diferencajn unu de la aliaj:

Ili promenas per egalaj pasxoj.

4. Prezentanta tian similecon kun alia, ke oni ne havas motivon preferi unu
al alia:

Por mi estas tute egale, cxu vi estos tie aux ne.

Podobne strony

Podobne StronyFieraAbstraktaKompletaPlataVastaApartaAfablaInteligentaAktivaDelikataHelaFidelaSurdaRaraKvietaGravaAmaraPrivataMaturaSincera
strona 1 z 212następna »
-a
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License