Esenco

1. La esto en si mem, la realajxo kusxanta sub la fenomenoj:

Ni eble ne diskutu pri la dia esenco.

2. Cxio, kio faras ion aux iun tio, kio gxi estas; cxio, kio konsistigas la
propran naturon de io aux iu, kontraste kun la sxajno, la eksterajxo:

Li ne multe pensas pri sia propra interna esenco.
Nomo egala, sed esenco mala.
Laux la aspekto li estis bona homo, sed esence li estis ruzulo.

3. La kerno, la plej cxefa parto, la nepra, nemalhavebla ecaro de io:

Mi ne komprenis la esencon de lia demando.
Bruo potenca, nula esenco.
La dokumento laux mi ne estas tute klara kaj esenca.
Tio estas neesenca problemo.

4. Koncentrigita eltirajxo el iuj substancoj gxenerale bonodoraj aux
aromaj:

Mi versxis iom da roza esenco en akvon kaj banis min.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License