Falcxi

1. Detrancxi herbon aux grenon per falcxilo aux falcxileto:

La tuta vilagxantaro falcxas grenon.
La falcxajxo jam estas forveturigita.
Trafis falcxilo sur sxtonon.
La falcxistoj antauxenpasxis falcxo post falcxo.
Per la falcxomasxino ni povos rapide kaj grandakvante falcxi rikoltojn.
Ni jam prifalcxis la kampon.

2. Amase kaj abrupte mortigi:

La epidemio falcxis multajn civitanojn.

3. Pasxi, movante duonronde unu kruron:

Cxevalo komencis falcxi.
Li faligis min krurfalcxe (kaptis mian piedon kaj kauxzis la falon).

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License