Fiksi
1. Firme senmovigi per almeto de io aux al io:
Ni fiksis afisxon al la muro.
Nia sxipeto fiksigxis en la sablajxo.
Alfiksu lampojn al la muro.
2. Pli-malpli longe teni en unu direkto:
La hundo fiksis sian rigardon sur la kato.
Li fikse rigardis sxin kaj sxi hontigxis.
3. Fari ion nesxangxebla, konstanta:
La formo de la lingvo estas jam fiksita por cxiam.
Tiu festo cxiam okazas je fiksa dato.
Esploro kaj fikso de cxiuj vortoj postulus multe da tempo.
Cxu neniu kontrauxis la fiksadon de preciza fundamento por Esperanto?
4. Fari fotografajxon nedifektebla de la lumo:
Li sxangxis la koloron de la fotografajxo per bano kaj poste fiksis gxin.
Mi ankoraux bezonos fiksilon por fotografajxoj.
wersja strony: 1, ostatnia edycja: 11 Apr 2009 22:28