Flui

1. Movigxi seninterrompe malsupren laux deklivo (se paroli pri likvoj):

Sxiaj larmoj rivere fluis.
Fluis sur lipoj, sed en busxon ne trafis.
En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
La sango elfluis el la vundo.
Ni venis gxis la enfluejo - loko, kie la rivero enfluas en la maron.
Ni iru kontrauxflue / lauxflue, restante en la akvo.
La parko trovigxas apud la kunfluejo de la plej grandaj riveroj.

2. Movigxi seninterrompe kaj facile de unu loko al alia (se paroli pri
fluidoj):

En la aero fluis odoro de floroj.

3. Amase, seninterrompe direktigxi ien:

En la urbo jam fluas paroloj pri via mizero.
Mono fluas al ricxulo, batoj al malricxulo.
Li flue parolas la cxinan.
Per lerta admono alfluas la mono.
Spesmilo superflua posxon ne sxiras.
Dum la festo la tuta popolo disfluis sur la stratoj.
Forfluu infano kune kun la bano.
Mi ne superfluas per ricxajxoj.

4. Facile kaj glate trapasi de unu momento al alia:

Mia vivo fluas trankvile.
Vivo glate ne fluas, cxiam batas kaj skuas.
Felicxo venas gute, malfelicxo venas flue.

Podobne strony

Podobne StronyKrokodiliKabeiAtingiReprezentiProdigiOkupiKvereliKoleriAtakiRidiReviImagiToleriSorbiFosiKrediGlitiEdukiPredikiKomandi
strona 1 z 3123następna »
-i
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License