Fosi
FOSI
1. Fari kavajxon eltirante teron:
Ili prenis fosilojn kaj komencis fosi tombon.
Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
Estas tre dangxere resti en la fosejo.
Oni disfosis la tombon de antikva homo.
Ili enfosis siajn ricxajxojn, sed mi elfosis ilin.
Cxi tie okazas prifosoj / prifosado (teknika esplorlaboro por elsercxi
vestigxojn de la homa agado kaj fosiliojn).
Akvo silenta subfosas la bordon.
2. Turni per speciala ilo la teron de kultivota terpeco:
Avo fosas la gxardenon.
Mi iris helpi al li pri la fosado.
3. Trasercxi, pedante esplori:
Mi fosis en la tuta libro por trovi, kiel nomigxis tiu loko.
Mi sercxfosis en mia posxo.
wersja strony: 1, ostatnia edycja: 11 Apr 2009 22:28