Fresxa

1. Brila aux forta pro juneco; ankoraux ne difektita de la tempo aux agxo
(se paroli pri estajxoj):

Mi sentas min fresxa malgraux longega vojagxo.
La memoro pri sxia morto ankoraux estas fresxa.
Vespero lacigas, mateno fresxigas.
Eltrinku refresxigajxon por refresxigxi.

2. Bonefika, cxar antaux ne longe pretigita (se paroli pri nutrajxoj):

Ni jam bezonas fresxan panon.
Mi ne mangxos cxi tiun malfresxan viandon!
La fisxo jam malfresxigxis - necesas gxin forjxeti.

3. Antaux nelonge farita aux okazinta (se paroli pri aliaj aferoj):

Cxu vi jam scias la plej fresxajn novajxojn?
Infanoj ludis kun fresxe falinta negxo.
Mi malfermos la fenestron por refresxigi la aeron en la cxambro.

Podobne strony

Podobne StronyFieraAbstraktaKompletaPlataVastaApartaAfablaInteligentaAktivaEgalaDelikataHelaFidelaSurdaRaraKvietaGravaAmaraPrivataMatura
strona 1 z 212następna »
-a
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License