Fulmo

1. Atmosfera fenomeno, konsistanta el elektra malsxargo inter nuboj, aux
inter nubo kaj la tero, kaj karakterizata de brila fajra streko rapidege pasanta
tra la cxielo:

Lin trafis la fulmo kaj pro tio li nun estas en hospitalo.
Altan arbon batas la fulmo.
Nun fulmas, kien vi intencas iri?!
Dum la tuta nokto fulmadis sencxese kaj bruadis tondroj.
Sentondra fulmado ne estas timiga, sed estas dangxera.
En sxiaj okuloj fulmetis briloj.
Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.

2. Tiu sama fenomeno, rigardata kiel kolerarmiloj de la dioj aux de Dio:

Liaj okuloj jxetis fulmojn.
Mi eksilentis post lia fulmanta rigardo.

3. Tiu fenomeno, kiel simbolo de ega rapideco:

La vorto flugas tra la landoj kun la rapideco de fulmo.
Neniu ecx pensis, ke milito povas okazi - gxi estis fulma.

Podobne strony

Podobne StronyFetoroKarieroSocioRetoIdealoOmbroEfektoProfesioBukedoFaltoTrezoroProfetoAdvokatoModeloTajloroDietoImpostoPrezoMarkoVervo
strona 1 z 3123następna »
-o
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License