Gliti

1. Facile movigxi sur glata aux grasa suprajxo:

Birdoj glitas en la aero.
Gxi glitas de li kiel pizo de muro.
Okazon kaptu cxe l' kapo, cxar la vosto estas glita.
Atendis, meditis, gxis en tombon englitis.
Li rapide deglitis de la cxevalo.

2. Antauxenigxi sur glata suprajxo konservante sian ekvilibron:

Hodiaux mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti / glitumi, cxar la vetero
estas tre bela kaj frosta.
Glitado estas mia sxatokupo.

3. Perdi la starecon kaj ekvilibron, marsxante sur glata suprajxo:

En mallumo sxi (ek)glitis kaj falis.
La vojo estis glitiga.

4. Pasi senbrue, facile, nerimarkite:

Li glitis po iomete en mizeron.
El lia mano cxiu monero elglitas (li estas tute malsxparema).
La aktoro traglitis nerimarkite.
La pejzagxo rapide preterglitis antaux niaj okuloj.

5. Rotaciante, ne suficxe adheri:

Radoj de mia biciklo komencis gliti.

Podobne strony

Podobne StronyKrokodiliKabeiAtingiReprezentiProdigiOkupiKvereliKoleriAtakiRidiReviImagiToleriSorbiFosiKrediFluiEdukiPredikiKomandi
strona 1 z 3123następna »
-i
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License