Gusto

1. Specifa sensajxo, kiu estigxas post ekscito de specifaj organoj de la
busxo per la kontakto de likvaj aux solveblaj substancoj:

Kion vi pensas pri la gusto de cxi tiu viando?
Malsato plej bone gustigas la mangxon.
Cxu vi volas gustumi mian kukon?
Frukto malpermesita estas plej bongusta.
Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
Sanigajxo malbongusta, sed efiko plej gxusta.
Tiu kuracilo havas iun strangan postguston.
Gxi sengustigxis (perdis sian guston) post kelkaj tagoj.
Oni diras, ke bona vingustumisto rekonas la regionon je la unua gustumo, la
grundon je la dua kaj la rikoltjaron je la tria.

2. Eco de la karaktero, kiu kauxzas, ke homo trovas placxon aux malplacxon
en iu aux io; karakterizata sxatmaniero:

Mi ordigis la cxambrojn laux mia persona gusto.
Cxiu havas sian propran guston.
Post longa laboro bone gustas la dormo.

3. Sagaca kaj gxusta senco pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko:

Sxi vestas sin kun gusto.
Cxi tiuj vestoj estas gustoplenaj.
Lia poemo estas sengusta laux mi.

4. Maniero, stilo de artverko:

En la muzeo ni vidis multajn pentrajxojn en la gusto de la dekoka jarcento.

Podobne strony

Podobne StronyFetoroKarieroSocioRetoIdealoOmbroEfektoProfesioBukedoFaltoTrezoroProfetoAdvokatoModeloTajloroDietoImpostoPrezoMarkoVervo
strona 1 z 3123następna »
-o
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License