Hoko
1. Kurbigita pinta metalpeco, per kiu oni ion altiras:
Kurbigxu hoko laux postuloj de l' loko.
En Esperanto estas unu litero kun hoketo - ux.
2. Kurba metala aux alispeca peco, sur kiu oni ion pendigas:
Mi pendigis mian jakon sur la (vest)hoko.
3. Kurbigita akrapinta metalpeco, fiksita cxe la fino de fadeno kaj provizita per logajxo, por kapti fisxojn:
Cxi tiu (fisx)hoko estas tro malgranda por tiaj grandegaj fisxoj.
Fisxo ne iras, sed hoko gxin tiras.
Hodiaux ni veturas fisxhoki - cxasi fisxojn per hokfadeno.
La fisxo estas hokita.
4. Elstara metalpeco, fiksita cxe pordo- aux fenestro-kadro, cxirkaux kiu turnigxas ingo fiksita cxe la pordo- aux fenestro-klapo:
La pordoj turnigxas sur siaj (pord)hokoj.
Podobne strony
Podobne Strony
wersja strony: 1, ostatnia edycja: 28 Jul 2009 09:57