Ideo

1. Objekto de la penso, prezento de estaĵo aŭ afero de la menso:

Vi faris al vi malĝustan ideon pri tio.
Li vivas en la idea mondo.

2. Koncepto, kiu estas la bazo, la esenco de arta, filozofia verko:

Min kaptis la ideo de Esperanto kaj pro tio mi eklernis ĉi tiun lingvon.
Esperantistoj ofte salutas sin per la vorto "samideano".
Nur parto de samideanaro kolektiĝis en la kongreso.

3. Elementa koncepto, skiza scio pri io:

Mi havas nenian ideon pri tiu arto.

4. Koncepto, opinio, kiun oni deziras realigi, intencas efektivigi:

Bona ideo venas post la pereo.
Peco da pano estas pli valora ol grandaj idearoj.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License