Imagi

1. Ree prezenti al si en la menso antauxe viditajn bildojn, antauxe
perceptitajn sensajxojn aux antauxe spertitajn sentojn tiel intense, ke ni kredas
ilin vidi, percepti aux senti:

Imagu, kiel mi surprizigxis, kiam ili cxiuj venis gratuli min!
La sufero estis apenaux imagebla.
Ilia domo estas neimageble bela.

2. Krei bildojn aux scenojn ne ekzistantajn en realo, kombinante elementojn
tiritajn el la memoro:

Mi imagis alian finon por la filmo.
Tio estas nur imagita rakonto.
Tiu historio estas bazita nur sur imagajxoj.
Li estas tre imagema verkisto - li havas tre bonan imagon.

Podobne strony

Podobne StronyDeprimiJukiMeditiKorespondiBloviTondiSterniKompensiFalsiGratuliPoziKoncentriGajniRiskiPlektiDorlotiKaresiAvertiOfendiLancxi
-i
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License