Imposto
Deviga kontribuo de civitanoj al la gxeneralaj bezonoj de sxtato, urbo kaj
tiel plu:
Mi devas pagi impostojn pri la auxto.
Cxiuj acxetantoj pagas nerektajn impostojn - impostojn, enkalkulitajn en la
prezoj de varoj.
Oni impostas vinon.
Sxi ne estas impostebla, cxar sxi nenie laboras.
Li provis imposteviti, cxar li tute ne volis pagi impostojn.
Cxu tiu cxi varo estas senimposta?
Mi ne komprenas, kial oni superimpostis gxin (metis kroman imposton).
Ni veturigis la varojn al alia lando kaj devis pagi limimposton.
Vi devas pagi pontimposton por povi trapasi cxi tiun ponton.
Li jam estas plenkreska kaj devas pagi sangimposton (li devas militservi).
wersja strony: 2, ostatnia edycja: 28 Jul 2009 10:00