Klini

1. Meti en tian pozicion, ke unu fino aŭ parto estas malpli alta ol la alia (se paroli pri rigida objekto):

Klinu la kruĉon kaj trinku!
Ili penis deklini nin de nia vojo, sed malsukcesis.
Se vi sekvos nin, vi ne forkliniĝos de la vojo.
Mi sendekliniĝe iros al la elektita celo.

2. Kurbigi, fleksi al malsupro (se paroli pri malrigida objekto):

La neĝo klinis la branĉojn de la arboj al la tero.
Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.

3. Oblikvigi parton de sia korpo:

Li salute klinis la kapon.
Ŝi salutis min per klino de la kapo.
Mi alklinis mian orelon al ŝi, por ke ŝi povu diri al mi ion.
Li elkliniĝis super la balkonon.

4. Emigi, inklinigi:

La reĝino ĉiamaniere provis klini la animon de la reĝo al pardonemo.
Ŝi estis bona knabino, sed subite dekliniĝis de la bona konduto.
Mi esperas, ke vi pardonos ĉiujn miajn dekliniĝojn.

5. Cedigi:

Mi devas klini min antaŭ la cirkonstancoj.
Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License