Kompensi

1. Kontrauxpezi nedeziratajn efikojn (de forto, movo, influo kaj tiel plu)
por atingi ekvilibron:

Liaj okuloj estis la sola trajto, kiu penis kompensi lian alie malmoderan
malbelecon.
La tradukitaj tekstoj enhavas multaj erarojn, sed kompense la plej gravaj
pagxoj estas tradukitaj bonege.

2. Havigi al iu monsumon aux alian avantagxon, destinitan anstatauxi aux
kontrauxpezi suferitan perdon aux damagxon:

Oni kompensis al mi aldonajn laborhorojn per liberaj tagoj.
La kostoj de la vojagxo estos kompensitaj al vi.
Tio ne estas konvena kompenso pro cxiuj miaj suferoj.
La proponita kompensa monsumo estas suficxe granda.
Subite sxi postulis kompensajxon pro sia helpo.
Grandegaj elspezoj de homa laboro en la sfero de priservado kaj komerco
kompensigxas per alta kosto de la servoj.

Podobne strony

Podobne StronyKrokodiliKabeiAtingiReprezentiProdigiOkupiKvereliKoleriAtakiRidiReviImagiToleriSorbiFosiKrediGlitiFluiEdukiPrediki
strona 1 z 3123następna »
-i
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License