Konsenti

1. Havi la saman opinion, esti en akordo pri:

Mi konsentas, ke vi estas prava.
Ĉiuj, kiuj havis saman opinion, konsente gestis.
Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
Ili malkonsentas inter si.

2. Ne rifuzi proponon:

Ili senpripense konsentis mian peton.
Vane vi tentas, mi ne konsentos.

3. Ne rifuzi fari:

Mi konsentis iri kun li al la kafejo.
Ŝi estas tre konsentema homo.
Ni interkonsentis renkontiĝi je la kvina.

4. Akcepti doni, volonte doni:

Li konsentis favoron al ni.
Silento estas konsento.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License