Konservi

1. Zorgi, ke io ne difektigxu aux ne perdigxu; malebligi pereon de io:

Ni ne povis konservi ecx unu ajxon de incendio.
Mi petas vin konservi cxi tiun sekreton.
Li garantiis al mi la konservon de la memoro.
Infano metis ankoraux kelkajn monerojn en la konservujon.
Li forkuris sub instigo de la instinkto de memkonservado (defendo de la
propra vivo kontraux cxiaj dangxeroj).

2. Ne perdi, plu posedi, havi ankoraux:

Sxi konservis sian junecon kaj belecon.
Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
Mi devas preni la varon de la konservejo, cxar gxi ne estas cxi tie.

3. Per speciala preparado gardi (mangxajxojn) kontraux putrado, sximo aux
alia difektigxo:

Cxu vi povas helpi konservi la legomojn?
Mi acxetis libron pri konservado de la nutrajxoj.
Mi tre sxatas fruktajn konservajxojn, kiujn preparas mia avino.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License