Koto

1. Tero, polvo, miksita kun akvo, sur strato, vojo kaj simile:

Li havas koton ĉe siaj ŝuoj.
Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.
Kotisto balaas la stratojn.
Nia aŭto enkotiĝis.
Bonvolu senkotigi viajn ŝuojn, ĉar mi ĵus ordigis la hejmon.

2. Tiu akvita polvo, rigardata kiel malpuraĵo aŭ malpurigaĵo:

Amaso da koto estis ĵetita sur lin.
Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.
Ne kotas besto en sia nesto.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License