Kovi
1. Sidi suficxan tempon sur ovoj, por havigi al ili konstantan varmon kaj
ebligi maturigxon de la embrio (se paroli pri birdoj):
Kukolo ne kovas siajn ovojn.
La kovado kaj nutrado estas plenumataj de gepatraj birdoj.
Ni prenis la ovojn kaj metis ilin en kovilon, cxar tie estos suficxe varme.
Tie estis kokino, cxirkauxita de sia kovitaro.
Onidire salmoj revenas fraji al tiu preciza loko, kie ili elkovigxis.
2. Plej zorge gardi kaj flegi:
La patrino kovas sian infanon.
3. Kasxe konservi ion, por ke gxi aperu poste; kasxe prepari:
Lia koro kovas malamon kaj envion.
Ni devas trovi la kovejon de epidemio.
Ili elkovis novajn planojn, pri kiuj mi ne sciis.
Podobne strony
Podobne Strony
wersja strony: 0, ostatnia edycja: 25 Jan 2008 08:59