1. Rigardi ion kiel verdiritan, ne postulante pruvojn:
Mi kredas, ke cxiuj popoloj estas egalaj.
Ne kredas sxtelisto, ke honestaj ekzistas.
Disputo kredigas, sed ne certigas.
2. Rigardi kiel verdireman, ne postulante pruvojn:
Cxu vi ne kredas al mi?!
Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon gxis la morto.
Vi estas kredinda homo (meritanta kredon).
3. Akcepti de iu ion kiel verajxon:
Kara, vi povas tion kredi al mi!
4. Rigardi ion kiel efektivan aux efektivigxontan, ne postulante pruvojn:
Mi kredas pri via senkulpeco.
Al promeso oni ne kredas, - kredu, kiu posedas.
Sxi kredeble ne povos veni al mi hodiaux.
Mi gxuis nekredeblan belecon de la naturo.
5. Rigardi iun kiel vere ekzistantan, aux kiel sanktan, sen pruvoj:
Cxu vi kredas je Dio?
Sxi ne sxatas paroli pri sia kredado.
Li estas religia kredanto kaj mi estas liberkreda.
Mi ne komprenas, kial mia nekredado vin gxenas.