Krom

1. Prepozicio, signifanta, ke oni metas aparte la sekvantan ideon, ke oni ne
konsideras gxin,

a) cxu pro tio, ke gxi prezentas escepton (se ne kalkuli):

Mi diras al vi nenion alian krom vero.
Mi nenion pli postulas, krom ke oni estimu min.

b) cxu pro tio, ke gxi tute nature jam apartenas al la diritajxo (se ne
forgesi):

Krom mia frato, min venis viziti cxiuj familianoj kaj parencoj.

2. Morfemo, memstare uzata en senco b:

100 kromaj personoj venis al nia arangxo.
Sxi estas tre bela kaj krome tre bonkora.

3. Samsignifa prefikso:

Mi ricevis kromsalajron por nokta laboro.
Mi ne estos via kromvirino (nelegxa kunvivantino, kiun havas viro, krom sia
legxa edzino)!

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License