Kurso

1. Serio de lecionoj, konsistiganta regulan instruon pri scienco, arto aux
metio:

Mi komencis gvidi kurson de Esperanto por infanoj.
Cxiuj kursanoj estas tre diligentaj.

2. Vojlinio, uzata aux intencata, por regule kunigi du punktojn:

La sxipo tenis sian kurson suden.
La buso kursas laux difinita marsxruto ene de la urbo.
Cxi tiu trajno kursadas nur dum labortagoj.

3. Kurzo:

La kurso de la usona dolaro lastatempe falas.
Oni elkursigis / enkursigis dekcendan moneron (decidis, ke difinita monero
ne plu cirkulos kun sia legxa valoro / cirkuligis novan moneron kun legxa
valoro).

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License