1. Povanta iri laux sia placxo, ne haltigite de baroj:
Mi lasis la hundon libera en la korto.
Tute libera, kiel birdo aera.
Pli bona pano sen butero, ol dolcxa kuko sen libero.
Seka panpeco, sed en libereco.
Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
Li finis sian tempon de mallibereco.
Ili perforte min malliberigis!
2. Povanta agi laux sia volo, ne malhelpate de socia, morala regulo:
Vivu mizere, sed vivu libere!
Antauxparolo liberigas de postparolo.
Liberulo iras, kien li deziras.
3. Politike sendependa:
Mi estas libera civitano, kiu havas siajn rajtojn!
Oni liberigis sxin el sklaveco.
4. Kapabla memstare pensi:
Mi sentas min libera.
5. Kapabla movigxi sen baro, sen gxeno:
Li kapablas liberan elparoladon de la lingvo.
6. Disponebla, neokupita:
Cxu la segxo estas libera?
Finfine mi liberigxis de tiu teda gasto.
7. Ne prezentanta barojn, malhelpojn (se paroli pri spaco aux tempo):
Ni flugis en la libera aero.
Sola vojo libera al la fundo rivera.
8. Ne submetita al specialaj legxoj, difinitaj kondicxoj:
La eniro en la koncerton estas libera (senpaga).
9. Senigita je, sxirmita kontraux:
Dum miaj ferioj mi volas esti libera de cxiuj zorgoj.