Ligi

1. Fiksi, malliberigi per sxnuro, cxeno kaj simile, malhelpante movigxon aux disigxon:

Mi ligis mian hundon per cxeno.
Ni alligis la boaton al bordo.

2. Limigi ies liberan agadon:

La prelego ligis cxies intereson.
Legxo mallertulon ligas, lertulon fortigas.
Fiancxigxis - por cxiam ligigxis.

3. Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo, najbareco aux kauxzeco:

Ligu la literojn en la skribado.
Li parolas sen senco kaj sen interligo.
Malgranda ligiteco ekzistas inter ambaux demandoj.
Ofte ligis malsagxulo kaj sagxuloj malligi ne povas.

4. Kunigi plurajn personojn per amikaj aux samcelaj rilatoj:

Min kaj miajn amikojn ligas la sama ideo.
La raporto jam estas sendita al cxiuj liganoj (anoj de la Ligo).
Ni kunligis niajn fortojn.

5. Ebligi komunikigxon inter pluraj lokoj:

La ponto ligas du urbojn.
La ligilo al mia retpagxo ne plu funkcias.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License