Lukso
1. Kutima uzado de rafinita kaj multekosta nutrajxo, vesto, meblaro, vivmaniero:
La princino estis alkutimigxinta al lukso.
Luksa la vesto, sed malplena la posxo.
Vivi largxe kaj lukse.
Ili havas tre multe da luksajxoj!
Mia cxambro estas neluksa, sed komforta.
Ni estis malricxaj kaj mi devis dormi en malluksa lito.
2. Ekstera, vivoricxa brileco:
La tuta lukso de la arbaro videblas de cxi tiu monto.
En mia korto kreskas luksaj rozoj.
wersja strony: 1, ostatnia edycja: 12 Apr 2009 12:29