Marko

1. Speciala signo, metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi
gxin:

Vi rekonos mian libron, cxar gxi havas markon.
Mi markis viajn erarojn per krajono.
Tiu cxi papermono estas falsita, cxar gxi ne havas akvomarkon.
Niaj sxafoj estas brulmarkitaj, por ke ni povu ilin rekoni.
La organizo produktis multajn belajn glumarkojn.
Sekvu la gvidmarkojn (signojn cxe vojo) por ne perdigxi.

2. Originala desegnajxo, kombino de literoj, nombroj kaj aliaj, kiu ebligas
distingi la varojn de unu fabriko disde tiuj de la aliaj:

Mi rekomendas cxi tiun markon de kafo.
Kiu estas la marko de via auxto?
Tio estas bonkvalita, markhava brakhorlogxo.
Cxu oni jam normomarkis la varojn (markis sur ajxoj la fabrikmarkon,
certigantan la bonkvaliton de la fabrikajxo)?

3. Objekto, havanta distingan signon kaj servanta por akiri ion:

Por povi uzi publikan telefonbudon vi devas havi telefonmarkon.
Surgluu posxtmarkon sur la koverton kaj sendu la leteron.

Podobne strony

Podobne StronyFetoroKarieroSocioRetoIdealoOmbroEfektoProfesioBukedoFaltoTrezoroProfetoAdvokatoModeloTajloroDietoImpostoPrezoVervoSkrupulo
strona 1 z 3123następna »
-o
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License