Matura

1. Plene kreskinta kaj (se paroli pri mangxeblaj plantoj) tauxga por
konsumado:

La beroj jam estas maturaj.
Hodiaux ni jam mangxis frumaturajn fruktojn.
Oni ofte maturigas fruktojn kaj legomojn per varmigado.
Konsumi sian grenon antaux gxia maturigxo.

2. Atinginta sian plenan kreskadon; havanta plene evoluintajn fortojn de la
korpo kaj de la menso:

Mi jam ne estas infano, mi estas matura homo!
Agxo tro matura ne estas plezura.
Lernantoj jam ricevis atestojn de matureco.
Sxia talento plene maturigxis.
Mi pensis, ke vi jam estas maturuloj, sed mi vidas, ke vi gxis nun agas kiel
infanoj!

3. Plene esplorita, provita:

Ni multe laboris pri cxi tiu projekto do versxajne gxi jam estas matura.
Mia decido estas mature pripensita.
Tio estas nematura demando.

4. Atinginta la daton, kiam oni devas gxin pagi (se paroli pri bilo, kupono
kaj simile):

La kupono jam estas matura, do mi sxatus ricevi mian monon.
La bilo maturigxis hieraux.

Podobne strony

Podobne StronyFieraAbstraktaKompletaPlataVastaApartaAfablaInteligentaAktivaEgalaDelikataHelaFidelaSurdaRaraKvietaGravaAmaraPrivataSincera
strona 1 z 212następna »
-a
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License