Medio
1. La materia spaco (senviva kaj eventuale viva), cxirkauxajxo, en kiu
trovigxas korpo, estajxo:
Cxiu vivulo devas adaptigxi al sia medio.
Fisxoj logxas en akva medio.
Li estas sperta pri la mediologio (studo de la rilatoj inter la vivuloj kaj
ilia medio).
Mi uzas nur mediafablajn / mediindulgajn produktojn (kiuj kauxzas relative
malmultajn aux neniujn mediproblemojn).
Ili estas medikonsciaj (konsciaj pri la malbonaj efikoj de produktoj al la
medio), sed cxiukaze uzas tiujn produktojn.
2. Tuto de la sociaj cirkonstancoj kaj rilatoj en kiuj iu persono agadas:
La karaktero de infano multe dependas de la familia medio.
Medio influis la talenton de artisto.
wersja strony: 1, ostatnia edycja: 12 Apr 2009 12:42