1. Objekto, farita por esti imitata:
Unue mi pretigis la modelon de la statuo per argilo.
Ni modelis statueton.
Mia frato kolektas etmodelojn de auxtoj.
La tajloro preparis modelfoliojn / papermodelojn kaj uzis ilin por kudri
pantalonon.
2. Persono, kiu pozas antaux artisto por esti desegne, pentre, skulpte kaj
simile prezentata:
Jam venis modelo, kiun mi intencas pentri.
3. Homo, kiu surmetas altmodajn vestojn, por prezenti ilin al la klientoj:
La modeloj prezentis la plej novan kolekton de vestoj.
Epoko de tro maldikaj modelinoj po iomete pasas.
Li estas tre fama modelisto - homo, kiu desegnas la modelojn de lauxmodaj
vestoj.
4. Io aux iu imitinda pro sia perfekteco:
Tiu vesto estas modelo de bongusto.
Lia konduto estas modela (inda servi kiel modelo).