Nesto

1. Korbeto aux konstruajxeto farata de la birdoj, de malgrandaj bestoj, de
kelkaj insektoj kaj fisxoj por demeti siajn ovojn kaj kovi la idojn:

Multajn nestojn de cikonioj malbonigis konstanta pluvego.
Al cxiu besto placxas gxia nesto.
Printempe la birdoj nestas por poste meti ovojn.
Hirundo eknestis sub nia tegmento.
Ni trovis kelkajn ternestojn en la arbaro, kio montras, ke tie logxas
bestoj.

2. Loko, rigardata kiel:

a) kovejo de malbonfaraj estajxoj:

Tio certe ne estas nesto de rabistoj!

b) hejmo, propra logxejo:

La edzo arangxis varman kaj oportunan neston por mi.
Ankaux al nia nesto venos iam la festo.
Lia logxejo estis kiel malvarma kaj malbela nestacxo.
Floroj nestigxas en la fendoj de iliaj radikoj.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License