Nuda

1. Surhavanta nenian veston:

Oni dusxas sin nudaj.
Estis vintro, sed la knabino staris kun nuda kapo.
Sxi nudigis la brakojn.
Apud la maro estis multaj nuduloj.
Cxarmaj duonnudaj infanoj kuradis apud la rivero.

2. Ne, aux ne plu havanta la kutimajn sxirmojn, komfortajxojn de la vivo (mantelo, mono, havajxoj, amikoj kaj aliaj):

Li lerte manovras la kartojn: li faris min tute nuda!
Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.

3. Ne havanta la ordinarajn kovrojn aux garnojn (io konkreta):

Tion oni povas vidi per la nuda okulo.
La arboj nudigxas, cxar jam venis auxtuno.

4. Ne akompanata de ia retoriko, klarigo, pruvo kaj simile (io abstrakta):

Jen la nudaj faktoj.
Diri al iu nudan veron.
Mi admiras la nudecon de via stilo.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License