Okupi
1. Teni en posedo iun lokon aŭ tempon; daŭre lokiĝi ie:
Mia skribaĵo okupas tri paĝojn.
Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
2. Ekokupi:
Malamikoj okupis nian urbon.
Mi ne scias, kiom longe daŭros la okupado.
Okupantoj ne intencas forlasi nian landon.
3. Tiri al si la atenton, intereson, aktivecon de iu:
Ŝi okupis ĉiujn liajn pensojn.
Nun mi estas okupita, bonvolu ne ĝeni min.
Denove vi okupiĝas pri bagateloj!
Li havas nenian okupon nuntempe - li estas senokupa.
Dancado estas mia ŝatokupo.
wersja strony: 3, ostatnia edycja: 22 Jun 2009 10:48