1. Stato de regno, nacio aux alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraux alia:
Li donis pacon al nia lando.
Tio estas la sola rimedo por pacigi la landojn.
Kie minaco, tie malpaco.
Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
2. Stato de anaro (nacio, gento, familio, societo kaj simile), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aux malkonsento:
Ili vivas inter si en paco.
Geedzoj en paco vivas en regxa palaco.
Paca silento, ke ne blovas ecx vento.
Mi jam pacigxis kun mia amiko.
Jugxo komencita pacigxon ne malhelpas.
Li havas tre (mal)paceman karakteron.
Malsagxulo malpacigis kaj dek sagxuloj repacigi ne povas.
Malpaculon cxiu batas.
3. Stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj kaj simile:
Paco estis sur la vizagxo de la mortinto.
Paco al lia cindro (la mortinto ripozu trankvile)!
Estis trankvile kaj pace tie.
Mi ne povas pacigxi kun tia ideo!