Pagi

Kvitigi sin de ŝuldo per dono de mono aŭ valoraĵo al iu:

1. (rigardante la donitaĵon kiel objekton):

Ĉi tie oni pagas altajn salajrojn (altan laborpagon).
Se ni antaŭpagos aliĝkotizon, ni ricevos rabaton.

2. (rigardante la ŝuldon aŭ ŝuldfonton kiel objekton):

Ni devas pagi la impostojn.
Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas.
Oni repagos al ni la vojaĝkostojn.

3. (rigardante la ricevanton kiel objekton):

Mi jam pagis vin, do bonvolu foriri!

4. (sen objekto):

Avarulo pagas duoble.
Eminenta ŝuldanto, malbona paganto.
Ni faris ekpagon / partopagon ĉe aĉetado de la apartamento.
Partopreno ĉi tie estas pagenda.
Ni rajtas forpreni la aŭton pro via nepago.
Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.
Multaj flugfolioj estis disdonitaj senpage.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License