Pinto

1. Akuta kaj pika ekstremo:

Mi pikis mian fingron per la pinto de kudrilo.
La trancxilo estas pinta.
Li pintigas la krajonon, cxar gxi estas senpinta.

2. Maldika ekstremo de objekto, pli kaj pli mallargxigxanta al la supro:

La pinto de la monto estas blanka pro la negxo.
La afero ne staras sur pinto de ponto.
La turoj pintas al la cxielo.
Unu el la simboloj de Esperanto estas kvinpinta verda stelo.
La panpinton lasu al mi!

3. Ekstremo de korpoparto:

Mi havas tiun vorton sur la pinto de la lango.
Li vidas nur gxis la pinto de sia nazo.
Sxi dancis piedpinte.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License