Polvo

1. Aro da subtilaj liberaj eretoj de substanco, facile disigxantaj:

La vento jxetis al mi polvon da akvo.
Mi havas alergion kontraux florpolvo.
Polveto el pudro falis sur mian blankan robon.

2. Tiaj eretoj el tero aux alia substanco al gxi miksita, kusxantaj sur la grundo aux levataj de la vento:

La cxaro ekveturis kaj levigxis nubo da polvo.
Jxeti polvon en la okulojn.
Cxio estas por li kiel polvero sur la tero.
Kara, senpolvigu viajn sxuojn.

3. Tiaj eretoj, kiuj kolektigxas kun malpurajxoj en la domoj:

Mi nun visxas la polvon de sur la mebloj.
La frato purigas la tapisxon per polvosucxilo.
La breto estas polv(oplen)a, mi devas gxin purigi.

4. Restajxoj de homa korpo:

Nur polvo restis de li!
Lia korpo dispolvigxis, sed memoro pri li restos por cxiam.

Podobne strony

Podobne StronyFetoroKarieroSocioRetoIdealoOmbroEfektoProfesioBukedoFaltoTrezoroProfetoAdvokatoModeloTajloroDietoImpostoPrezoMarkoVervo
strona 1 z 3123następna »
-o
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License