Populara

1. Facile komprenebla de ne tre instruitaj homoj:

Estis facile lerni la lingvon per tiu populara lernolibro.
La verkisto zorgas pri la populareco de sia verko por ke ĝin komprenu eĉ
simplaj homoj.

2. Konata, uzata de la popolo:

Tiu opinio estas tre populara en la publiko, sed bedaŭrinde ĝi estas
erara.
Post iom da tempo lernu! populariĝis.
lernu! popularigas Esperanton.
Mi okupiĝas pri popularigado de nova kuracmetodo.

3. Amata, admirata de la popolo aŭ de aparta homgrupo:

Li estas tre populara aktoro.
Ŝi ĉiam estis nepopulara, sed ne malĝojis pro tio.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License