1. Kapablo de io forte efiki:
Mi pensas, ke miaj konvinkaj paroloj havis potencon.
Plej granda potenco kusxas en la komenco.
Nia literaturo kreskas nun potence.
Mi dubas pri la potenciga efiko de la terapio kontraux mia malsano.
2. Kapablo de iu trudi sian volon:
En lia mano estas forto kaj potenco kaj neniu povas kontrauxstari al li.
Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
Barbo potenca, sed kapo sensenca.
Antaux tima okulo potencigxas ecx kulo.
Ne incitu la potenculon!
3. Jura aux politika povo altrudi sian volon kaj plenumigi siajn ordonojn:
La parlamento havas legxdonan potencon.
Iam Romanoj potencis la tutan Mediteraneon.
La registaro de nia lando estas tute senpotenca.
4. Supernatura forto:
Mi venkis tiun malbonan potencon kaj savis la homojn!