1. Apliki forton sur objekton en kontakto, malvastigante la spacon okupatan de ĝi, aŭ puŝante ĝin ĝis senmoviĝo:
Ne premu ĉi tiun butonon!
Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
Mi elpremis sukon el la fruktoj.
Enpremi en la teron.
Ŝi trapremis terpomojn kaj faris kaĉon.
2. Fari tiun agon kiel esprimon de sento:
Li premis al mi la manon.
Ŝi etendis la manon por manpremo.
3. Ĝeni, suferigi, kvazaŭ per troa pezo:
La laboro min premas.
Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.
Mi cedis al la insista premo de amikoj.
La koro premiĝas vidante tiun situacion.
4. Repuŝi per superaj rimedoj:
Ili premis la malamikojn.
Alpremi iun al muro.
5. Tirane, maljuste traktadi:
La malriĉuloj estas premataj en nia lando.
Li subpremis la homojn.