Radio

1. Rektlinia mallargxa brila strio, kiu eliras el lumanta korpo:

La radioj de la matena suno (sunradioj) gxenis dormi.
Multegaj steloj radias el la cxielo.
Mi starigis la floron cxe la fenestro por ke sunlumo povu priradii gxin.

2. Cxiu el la apartaj rektliniaj elsendajxoj de cxiu neluma fonto de energio:

Kosmaj radioj estas tre energiaj partikloj, kiuj venas de la kosmo.
Cxu vi jam auxdis la lastan radioelsendon?
Oni traktas kanceron per iksa surradiado.

3. Io, kio iras de iu centra punkto, diserigxante kiel brancxoj de ventumilo:

Ni promenis en aleoj, arangxitaj kiel radioj cxirkaux la fontano.

4. Resto aux komenco de gxojiga aux klariga influo:

La lasta radio de espero jam estingigxis.
Sxia radia rideto plibonigis mian humoron.
Ilia respondo ne lasis al mi ecx radieton de espero.
La vizagxo de la knabineto disradiis la bonvolemon.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License