Rekta

1. Konservanta cxiam unu saman direkton simile al strecxita sxnuro:

Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba.
Kurba estas la ligno, sed rekte gxi brulas.
Ni iris laux malrektaj stratoj kaj stratetoj.

2. Kursanta sen interrompoj:

Cxu ekzistas rekta trajno al via urbo?

3. Senpera, funkcianta sen interveno de perilo:

Mi volas ekvidi tiun rektan televidan dissendon.
Oni anoncis pri la kresko de nerektaj impostoj.

4. Vertikale staranta:

Gxis profunda agxo li restis rekta kiel kandelo.
Sako malplena sin rekte ne tenas.
"Rektigu vian dorson!" diris la patrino kaj mi subite rektigxis.
Sxi staris cxe la muro kun elrektigita talio.

5. Citanta ies vortojn, sen subordiga procedo:

Por montri rektan parolon necesas uzi citilojn.

Podobne strony

Podobne Strony
O ile nie zaznaczono inaczej, treść tej strony objęta jest licencją Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License